
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de marto 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios. |
el Luk 19,40
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni. |
Rom 5,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. |
Jer 29,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, kiam mi estas fariĝonta maltrankvila kaj ekscitiĝema, helpu min tiam por resti en la ombro de Vi, la Plejaltulo. Trankviligu min en la tento. |
