Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de aprilo 2021    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kristo estas bildo de la nevidebla Dio,
la unuenaskito inter la tuta kreitaro.

Kol 1,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi estas la bona paŝtisto.
Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon,
kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
kaj mi donas al ili eternan vivon.

el Joh 10,11.27-28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo,
kaj lia vojo plaĉas al Li.
Falante, li ne estos forĵetita;
ĉar la Eternulo subtenos lian manon.

Psa 37,23-24



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sankta Patro,
mi fariĝu infano de la Espero.
Mi ne estu malĝoja pro timo kaj malkredo.
Mi fidante atendu la matenon, kiam mi vagas en malluma valo.





supren al la komenco de la paĝo