Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de aprilo 2021    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kristo estas bildo de la nevidebla Dio,
la unuenaskito inter la tuta kreitaro.

Kol 1,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi estas la bona paŝtisto.
Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon,
kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
kaj mi donas al ili eternan vivon.

el Joh 10,11.27-28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Jen Mi starigas Mian interligon
kun vi kaj kun via idaro post vi;
kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi,
ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo,
kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.

el Gen 9,9-11



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Dio,
ekflamigu en mi la fajron de sankta amo.
Mi klopodu ami la malsimpatiajn homojn.
Mi estu fidela en la amo je Vi kaj je miaj kunhomoj.
Pozitivajn kritikojn mi plenkore akceptu.





supren al la komenco de la paĝo