




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de aprilo 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kristo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro. |
Kol 1,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi estas la bona paŝtisto. Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi donas al ili eternan vivon. |
el Joh 10,11.27-28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuraĝiĝu. |
el Jes 7,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Dio, helpu kaj subtenu la homojn, kiuj hodiaŭ renkontos la tenton. Savu ilin kaj konduku ilin sur Vian vojon. Se ni povas helpi, ekipu nin per bonaj rimedoj. Konsolu ilin per Via graco. |