Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 24a de aprilo 2021    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kristo estas bildo de la nevidebla Dio,
la unuenaskito inter la tuta kreitaro.

Kol 1,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi estas la bona paŝtisto.
Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon,
kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
kaj mi donas al ili eternan vivon.

el Joh 10,11.27-28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi, la Eternulo, alvokis vin
por malfermi okulojn blindajn,
por elkonduki el malliberejo malliberulojn,
el domo ŝlosita sidantajn en mallumo.

el Jes 42,6-7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro,
klinu Vin al Via popolo.
Ili vidu Vian gloron kaj ekkonu la veron meze de mensogoj.
Kompatu ĉiun, kiu ne volas koni Vin.
Veku en ili la sopiron al sankteco, kaj konduku iliajn piedojn sur la vojo de la paco.





supren al la komenco de la paĝo