




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de aprilo 2021 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kristo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro. |
Kol 1,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. |
2 Kor 5,17
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Tria Dimanĉo post Pasko – Jubilate]
Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto ĝis la morto. |
Psa 48,15
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, donu al mi la saĝecon, diskonigi al aliaj, ke vi estas tre proksima al ni. Vi ne estas ia mistera, fora potenco, sed amanta Patro de ĉiu homo. |