




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de aprilo 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kristo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro. |
Kol 1,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. |
2 Kor 5,17
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Ho Eternulo! Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo. |
el Eli 32,11-12
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sinjoro, mia Dio, la laboro de ĉi tiu tago komenciĝas denove. Donu ke mi nur havu purajn intencojn ĉe ĉio, kion mi estas faronta, kaj sanktigu miajn dezirojn per la sento de Via ĉeesto. |