Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de aprilo 2021    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kristo estas bildo de la nevidebla Dio,
la unuenaskito inter la tuta kreitaro.

Kol 1,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se iu homo estas en Kristo,
estas jam nova kreitaĵo;
la malnovaĵoj forpasis,
jen ili jam estiĝis novaj.

2 Kor 5,17



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La regado estos sur lia ŝultro,
kaj lia nomo estos: Princo de Paco.

el Jes 9,6



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Patro,
ĉi tiu monato ne finiĝu, sen ke mi estu repacigita kun Vi.
Pardonu al mi ĉiun malobeemecon kaj malverecon.
Mi komencu kun pura koro la novan monaton.





supren al la komenco de la paĝo