Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de aprilo 2021 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kristo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro. |
Kol 1,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. |
el Apo 1,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kiu donas pluvon sur la teron kaj sendas akvon sur la kampojn, por starigi malaltulojn alte, ke la afliktitoj leviĝu savite. |
Ijo 5,10-11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Savanto, mi pensu al Via morto, kaj mi spertu la forton de Via releviĝo. Levu min el mia ŝajna morto al nova vivo. Fariĝu hodiaŭ belega Paskotago. |