Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de aprilo 2021 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kristo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro. |
Kol 1,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. |
el Apo 1,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj. |
el Jes 53,12
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, la homoj en la bonfartaj landoj komprenu, ke ili devas doni el sia materia riĉeco kaj abunda superfluo al la malhavantoj kaj rifuĝantoj en la mondo, ne kiel almozo, sed kiel rajto de la aliaj. Mi mem donu la ekzemplon. |