Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de aprilo 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kristo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro. |
Kol 1,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. |
el Apo 1,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min. |
Gen 3,9-10
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Via afero estu mia afero, mi ĝin servu per tuta mia koro, ho Dio. Mi estu fidinda kaj sincera. Gardu min kontraŭ ĉiu malvereco. |