




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de majo 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, por la defendo de ĉiuj forlasitaj. |
Sen 31,8
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Glorata estu Dio, kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon. |
Psa 66,20
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. |
el Sen 1,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, donu ke la malĝojantoj sentu, ke Vi ne forlasis ilin, sed ke Vi ĉiam ĉeestas kaj ame ĉirkaŭas nin. Ĉu Vi volas forporti ilian malĝojon? Dankon. |