Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 11a de majo 2021    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Malfermu vian buŝon por senvoĉulo,
por la defendo de ĉiuj forlasitaj.

Sen 31,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Glorata estu Dio,
kiu ne forpuŝis mian preĝon
kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Psa 66,20



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi.

Rea 10,14



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio,
Via beno estas mia feliĉo kaj Via paco mia ripozo.
Grace rigardu Viajn kreitaĵojn.
Ili ofte pensas tiel strange pri Vi kaj donas al Vi la kulpon pro agoj, kiujn la homoj mem faras.





supren al la komenco de la paĝo