Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de majo 2021    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Malfermu vian buŝon por senvoĉulo,
por la defendo de ĉiuj forlasitaj.

Sen 31,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi,
se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn.

Joh 12,32



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon;
kaj Lia reĝeco regas ĉion.

Psa 103,19



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de la lumo,
mi dankas Vin pro ĉiu homo, kiu avertas kaj admonas min, pro ĉiu, kiu per vorto aŭ verko pligrandigas mian konon pri Vi.
Vi estu laŭdata pro ĉiu riĉigo.





supren al la komenco de la paĝo