Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de majo 2021    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Malfermu vian buŝon por senvoĉulo,
por la defendo de ĉiuj forlasitaj.

Sen 31,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi,
se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn.

Joh 12,32



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Ĉieliro de Kristo]
 
Mi kolektos la dispelitojn,
kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj
en ĉiuj landoj, kie oni malestimis ilin.

el Cef 3,19



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro,
la lumo de Via Evangelio penetru mian animon,
por ke la ĉiela semo ĝermu en mi kaj la burĝonoj de ĉio, kio estas bona kaj pura, ekfloru en plena beleco.





supren al la komenco de la paĝo