Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de majo 2021 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, por la defendo de ĉiuj forlasitaj. |
Sen 31,8
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kantu al la Eternulo novan kanton, ĉar miraklojn Li faris. |
el Psa 98,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Kvara Dimanĉo post Pasko – Cantate]
Tiam li (Moseo) diris al ili: Enmetu en vian koron ĉiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaŭ, ĉar ne malgrava afero ĝi estas por vi; sed ĝi estas via vivo. |
el Rea 32,46-47
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, mi tutkore dankas Vin pro ĉiuj Viaj bonaĵoj. Vi kronu ankaŭ ĉi tiun tagon per Via bono. Ni ĉiam rimarku tion. |