Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de majo 2021    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Malfermu vian buŝon por senvoĉulo,
por la defendo de ĉiuj forlasitaj.

Sen 31,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kantu al la Eternulo novan kanton,
ĉar miraklojn Li faris.

el Psa 98,1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Tiam li (Moseo) diris al ili:
Enmetu en vian koron ĉiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaŭ.
Ĉar ne malgrava afero ĝi estas por vi; sed ĝi estas via vivo.

el Rea 32,46-47



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sankta Dio,
la beleco de la printempo instigu min por tutkore laŭdi Vin, la Kreinton.
Forprenu de mi la potencon de la vintro.
Via spirito forpelu la froston de mia koro, kaj la ĝojo de la Sinjoro ekloĝu en mi.





supren al la komenco de la paĝo