




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de junio 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Oni devas obei Dion prefere ol homojn. |
el Ago 5,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. |
Gal 6,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj ili estos Miaj, kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li. |
el Mal 3,17
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, Via Spirito konduku min ĉiun horon de la tago. Ĝi lumigu miajn pensojn, ekflamigu mian koron kaj instruu al mi tion, kion mi devas pensi kaj paroli. Helpu min ke mi ne ĉagrenu Vian Spiriton per vortoj kaj agoj. |