




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de junio 2021 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Oni devas obei Dion prefere ol homojn. |
el Ago 5,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. |
Gal 6,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpuŝito ne estu forpuŝata ankaŭ de Li. |
el 2 Sam 14,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Jesuo Kristo, estu kun la junaj homoj, kiuj ekamos unu la alian. Gardu ilin kontraŭ tento korpa, por ke ili trovu la veran amon. Via beno kunligu ilin, kaj ili estu unu. |