




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de junio 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Oni devas obei Dion prefere ol homojn. |
el Ago 5,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj. |
2 Kor 13,13
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. |
el Eli 19,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Spirito, sanktigu mian tutan vivon. Mia ĉiutaga laboro estu preĝo kaj purigu min per tiu preĝado. Mi soifu kaj malsatu al Via justeco, tiel ke mi deziras ĝin ankaŭ por aliaj. |