
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de junio 2021 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Oni devas obei Dion prefere ol homojn. |
el Ago 5,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj. |
2 Kor 13,13
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Sed Li ekrigardis ilian suferon, kiam Li aŭdis ilian kriadon; kaj Li rememoris Sian interligon kun ili. |
el Psa 106,44-45
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sinjoro Jesuo, instruu al mi ĝuste preĝi. Mia preĝado ne estu dezirlisto; mi forgesu miajn proprajn pensojn kaj nur koncentriĝu je Vi. Mi ankaŭ ne forgesu la homojn por kiuj neniu preĝas. |
