




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de julio 2021 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas. |
el Ago 17,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia. |
Jes 43,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La Eternulo sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj. |
el Jes 61,1
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Dio, benu la preparantojn de kongresoj, de internaciaj renkontiĝoj kaj ekumenaj kunvenoj. La prelegontoj parolu vortojn, kiuj estas instigataj de Vi. La aŭskultontoj ekkonu Vin. |