Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de julio 2021    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio ne estas malproksime de ĉiu el ni;
ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas.

el Ago 17,27-28



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob,
kaj kiu vin estigis, ho Izrael:
Ne timu, ĉar Mi vin savos;
Mi vokos vin laŭ via nomo,
vi estas Mia.

Jes 43,1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante:
Mi aŭdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon:
En la komenco de la vespero vi manĝos viandon,
kaj matene vi satiĝos per pano,
kaj vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.

Eli 16,11-12



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, la fino de mia ĉiela vivovojo estu pli glora ol la komenco.
Estu lumo en la vespero de la vivo.
Via pardonanta amo forpelu ĉiujn nubojn ĉe mi.





supren al la komenco de la paĝo