
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de aŭgusto 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu. |
el 2 Reĝ 19,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon. |
el 1 Pet 5,5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi. |
el 2 Kro 25,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Dio, mi gloru Vin en ĉiu momento de tiu ĉi bela tago. La fruktoj de la bono, de la justeco kaj de la vero kresku en mi, kaj aliaj ĝoju pro tio. |
