Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de aŭgusto 2021    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu;
malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu.

el 2 Reĝ 19,16



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio kontraŭstaras al la fieruloj,
sed al la humiluloj donas gracon.

el 1 Pet 5,5



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Antaŭ ol ili vokos, Mi respondos;
ili estos ankoraŭ parolantaj, kaj Mi jam aŭdos.

el Jes 65,24



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Dio, al ĉio venas fino.
Helpu la infanojn, kiuj komencas denove la lernejan vivon.
Helpu la geinstruistojn kaj la gepatrojn ĉe la edukado de la infanoj.
Kaj Vi estu la Patro por tiuj, kiuj neniam havis patron aŭ kiuj perdis lin.





supren al la komenco de la paĝo