Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 26a de aŭgusto 2021    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu;
malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu.

el 2 Reĝ 19,16



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kanon rompetitan li ne rompos,
kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos.

el Jes 42,3



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon,
kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

Psa 28,9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho mia Patro, donu ke mia kredo ne ŝanceliĝu pro la kontaktoj kun alireligiuloj.
Mi amu ilin kaj respektu ilin.
Eble mi povas doni ion de la riĉeco de mia kredo en Vi, humile, sen fiero, tamen firma, sciante ke la saviĝo estas nur en Vi.





supren al la komenco de la paĝo