
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de aŭgusto 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu. |
el 2 Reĝ 19,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. |
el Jes 42,3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon. |
el Psa 19,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kompatema Sinjoro, la fontanoj de la homa kompato alportu ĉie refreŝigon kaj konsolon. Forprenu la senamecon, kiu staras kiel muro inter la homoj. Via regno venu. |
