




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de aŭgusto 2021 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu. |
el 2 Reĝ 19,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos. |
el Luk 12,48
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Benata estu Dio, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li. |
el Dan 3,95 (Dan 3,28)
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro en la ĉielo, eble hodiaŭ multaj samideanoj estas kune. Ili komprenu unu la alian. Ili ĝoju en la kunestado. Ili hejmenportu tiun ĝojon kaj semu ĝin en aliajn korojn, por ke la rikolto estu abunda. |