Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 4a de aŭgusto 2021    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu;
malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu.

el 2 Reĝ 19,16



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata;
kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

el Luk 12,48



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi ĝojas pri Via vorto,
kiel ricevinto de granda akiro.

Psa 119,162



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mi ĝuu pro la beleco de la somero.
Tiu beleco sopirigu min al la beleco de sankta vivo.
Laŭdata estu Via Nomo.





supren al la komenco de la paĝo