




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de aŭgusto 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu. |
el 2 Reĝ 19,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. |
el Mat 25,40
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ve al tiuj, kiuj profunde kaŝas antaŭ la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras: Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni? |
Jes 29,15
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Potenca Dio, la somero baldaŭ finiĝos, la kutima vivo denove komenciĝas. Helpu nin resti fidelaj por niaj geamikoj, por niaj taskoj, por la multe farenda laboro, kiun ni sen via helpo ne povas plenumi. Estu kun la malsanuloj kaj subtenu ilin en iliaj doloroj kaj suferoj kaj montru ankaŭ al ili la celon, por kiu ili vivas pro Via graco. |