
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de aŭgusto 2021 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu. |
el 2 Reĝ 19,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
(Kristo diras:) Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. |
el Mat 25,40
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[13a Dimanĉo post Trinitato]
|
Tial tiele diras la Eternulo: Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaŭ Mi. |
el Jer 15,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Sinjoro kaj Savanto, donacu al mi Vian pacon. Vi scias, ke mi facile timas kaj ĉiu danĝero kaj bruego ektimigas min. Mi restu trankvila, fortigu min, mi petas. |
