




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de aŭgusto 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu. |
el 2 Reĝ 19,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos. |
el Luk 12,48
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Profeto, kiu vidis sonĝon, rakontu sonĝon; kaj tiu, al kiu aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo. |
Jer 23,28
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro, mi dankas Vin pro la multaj benoj, kiujn mi ricevadas de Vi. Mi dankas Vin pro la lingvo Esperanto, per kiu mi spertadas tiom da bono, per kiu mi ricevas tiom da geamikoj, kaj per kiu mi havas pli intiman kontakton kun Vi. |