Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 11a de septembro 2021    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi semas multe, sed enportas malmulte;
vi manĝas, sed ne ĝissate;
vi trinkas, sed ne ĝisebrie;
vi vestas vin, sed ne estas al vi varme;
kiu laborenspezas monon,
tiu laborenspezas por truhava saketo.

Ĥag 1,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benu, ho mia animo, la Eternulon,
kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

Psa 103,2



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Iros antaŭ vi la Eternulo,
kaj gardos vin malantaŭe la Dio de Izrael.

el Jes 52,12



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de la granda kompato, mi neniam forgesu, ke mi estas infano de la graco.
Donu al mi respondecon por ĉiuj homoj, kiujn mi renkontos sur mia vojo.
Ankaŭ ili rimarku Vian apudeston kaj eksopiru al Vi.





supren al la komenco de la paĝo