Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de septembro 2021    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi semas multe, sed enportas malmulte;
vi manĝas, sed ne ĝissate;
vi trinkas, sed ne ĝisebrie;
vi vestas vin, sed ne estas al vi varme;
kiu laborenspezas monon,
tiu laborenspezas por truhava saketo.

Ĥag 1,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon,
ĉar Li zorgas pri vi.

laŭ 1 Pet 5,7



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[15a Dimanĉo post Trinitato]
 
Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas,
por redoni laŭ Via forto.

el Psa 10,14



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Potenca Dio, fortigu mian kredon, mian esperon kaj mian amon.
Mi kuraĝe promenu sur Via vojo.
Mi apartenu al tiuj, kiuj ankaŭ amas Vin kaj konas sian vokiĝon kaj celon.
Sed mi egale amu aliajn, kiuj ne konas Vin.





supren al la komenco de la paĝo