Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de septembro 2021    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi semas multe, sed enportas malmulte;
vi manĝas, sed ne ĝissate;
vi trinkas, sed ne ĝisebrie;
vi vestas vin, sed ne estas al vi varme;
kiu laborenspezas monon,
tiu laborenspezas por truhava saketo.

Ĥag 1,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon,
ĉar Li zorgas pri vi.

laŭ 1 Pet 5,7



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon:
En tago de mizero savos lin la Eternulo.

Psa 41,2



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de la komenco kaj fino, gardu la homojn en la densa trafiko.
Forprenu la timon pro ĝi.
Donu trankvilecon kaj respondecan senton al la kondukistoj de rapidaj veturiloj kaj donu, ke ĉiu atentu la alian kaj respektu unu la alian.





supren al la komenco de la paĝo