Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de septembro 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo. |
Ĥag 1,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi. |
laŭ 1 Pet 5,7
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis. |
Jes 45,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, forprenu de mi ĉiujn egoismajn pensojn kaj dezirojn. Faru mian koron plena de amo kaj tiel larĝa, ke ĉiuj miaj geamikoj trovos lokon en ĝi. |