
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de septembro 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo. |
Ĥag 1,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Jesuo Kristo neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio. |
laŭ 2 Tim 1,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li. |
Mal 3,18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kompatema Dio, mi laŭdas Vian fidelecon, per kiu Vi senĉese amas min. Pardonu al mi mian indiferentecon kaj malvarmecon. Renovigu la ligon kun mi. Faru min sincera kaj firmvola. |
