Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 24a de septembro 2021    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi semas multe, sed enportas malmulte;
vi manĝas, sed ne ĝissate;
vi trinkas, sed ne ĝisebrie;
vi vestas vin, sed ne estas al vi varme;
kiu laborenspezas monon,
tiu laborenspezas por truhava saketo.

Ĥag 1,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jesuo Kristo neniigis la morton
kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon
per la evangelio.

laŭ 2 Tim 1,10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La atendo de piuloj fariĝos ĝojo.

el Sen 10,28



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Dio de la homoj, instruu al la homaro la sekreton de la veraj amo kaj paco.
Forigu el ni la fieregon, la memamon kaj la malhumilecon.
Faru nin infanoj de la paco.
Ili aŭskultu al la Princo de la paco.





supren al la komenco de la paĝo