Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de septembro 2021    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi semas multe, sed enportas malmulte;
vi manĝas, sed ne ĝissate;
vi trinkas, sed ne ĝisebrie;
vi vestas vin, sed ne estas al vi varme;
kiu laborenspezas monon,
tiu laborenspezas por truhava saketo.

Ĥag 1,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jesuo Kristo neniigis la morton
kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon
per la evangelio.

laŭ 2 Tim 1,10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorkliniĝante al ili,
kaj ne kolerigu Min per la faritaĵo de viaj manoj.

el Jer 25,6



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro, estu kun la homoj en la aŭtuno de la vivo.
Ili ĝuu la bonaĵojn de la vivo post la plenumiĝo de la labortasko.
Ili estu plenaj de danko pro la ricevitaj benoj.





supren al la komenco de la paĝo