Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de septembro 2021 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo. |
Ĥag 1,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. |
el 1 Joh 5,4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo. |
Gen 3,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Benu ĉiun, kiu festas ion hodiaŭ, kara amanta Dio. Ilia festo estu inda kaj je Via gloro. Ili ne forgesu danki Vin kiel la fonton de ĉiu festo. |