Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de septembro 2021 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo. |
Ĥag 1,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, kaj Li ilin savas. |
Psa 34,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Miĥaelo]
La Eternulo sendis min, por proklami favorjaron de la Eternulo kaj venĝotagon de nia Dio. |
el Jes 61,1-2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, kiom ofte mi devas fuĝi for de la Deloganto; donu, ke mi trovu tiam rifuĝejon ĉe Vi. Fortigu min, kiam mi devas batali kun li. |