




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de septembro 2021 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo. |
Ĥag 1,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. |
el Mat 25,40
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sed la akuŝistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la reĝo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj. |
Eli 1,17
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, estu kun mi, kien ajn mi iras. Kiam diversaj vojoj kuŝas antaŭ mi kaj kiam mi estas malcerta, kiun vojon mi devas elekti, montru Vi tiam la ĝustan vojon kaj helpu min promeni sur ĝi. |