Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de septembro 2021    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi semas multe, sed enportas malmulte;
vi manĝas, sed ne ĝissate;
vi trinkas, sed ne ĝisebrie;
vi vestas vin, sed ne estas al vi varme;
kiu laborenspezas monon,
tiu laborenspezas por truhava saketo.

Ĥag 1,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benu, ho mia animo, la Eternulon,
kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

Psa 103,2



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[14a Dimanĉo post Trinitato]
 
Detenu vian voĉon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj;
ĉar ekzistas rekompenco por via laboro,
diras la Eternulo.

el Jer 31,16



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, liberigu mian koron de ĉia amareco.
Kiam mi eble komencis ĉi tiun tagon en malafabla sinteno, forpelu tiam tiun sintenon per la suno de Via amo.





supren al la komenco de la paĝo