Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de januaro 2022 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Venu, kaj vi vidos. |
el Joh 1,39
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas. |
el 1 Joh 2,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Epifanio de la Sinjoro]
Mi purigos ilin de ĉiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaŭ Mi; kaj Mi pardonos ĉiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaŭ Mi kaj defalis de Mi. |
Jer 33,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Savanto de la mondo, mi preĝas por ĉiuj, kiuj laboras por la disvastigo de Via regno. Elverŝu Vian benon super ĉiuj, kiuj atestas pri Vi inter malriĉuloj kaj perditoj, inter potenculoj kaj simpluloj, en ĉi tiu lando kaj sur la tuta tero. |