
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de januaro 2022 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Venu, kaj vi vidos. |
el Joh 1,39
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas. |
el 1 Joh 2,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia. |
Rea 4,39
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Patro, grandigu mian koron kaj riĉigu mian amon, por ke mia vivo similu al ombroriĉa arbo, kie lacaj promenantoj trovas ripozon kaj refreŝigon. |
