Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de oktobro 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj. |
el Apo 15,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. |
el 1 Joh 5,4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston. |
el Jes 59,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia kara Sinjoro, mi estu ĉiam afabla. Mi ofte vundas iun per akraj vortoj aŭ eĉ per pripensitaj vortoj kaj senenhavaj vortoj. Mi pli kristane vivu. |