Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de oktobro 2022    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca;
justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj.

el Apo 15,3



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen estas la venko venkinta la mondon:
nia fido.

el 1 Joh 5,4



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu;
renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa.

Lam 5,21



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho kompatema Dio, instruu al mi la veran kompaton.
Mi sentu la ĉagrenon kaj la seniluziigon de miaj gefratoj, kaj mi trovu la ĝustajn vortojn por levi ilin al la ĝojo kaj espero kaj kredo, al la fido kaj kuraĝo kaj amo.





supren al la komenco de la paĝo