Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 27a de oktobro 2022    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca;
justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj.

el Apo 15,3



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita;
savu min, kaj mi estos savita.

el Jer 17,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio,
Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj
dum mil generacioj.

Rea 7,9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sinjoro, ni scias, ke ni dankas ĉion al Via graco por ni.
Ni ĉiam memoru, ke estas Via boneco, kiam ni bonfartas kaj kiam ni povas fari niajn taskojn.
Sed ankaŭ kiam ni ne bonfartas, vi estas apude.





supren al la komenco de la paĝo