Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de oktobro 2022    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca;
justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj.

el Apo 15,3



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita;
savu min, kaj mi estos savita.

el Jer 17,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraŭ ne sciis, aŭdos,
kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion,
dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero.

el Rea 31,13



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Dio, mi dankas Vin pro la beno, kiu eliras el bona muziko.
Ĝi efikas sanige kaj pace.
Donu al mi puran koron, por ke mi povu kanti kaj muziki je Via honoro.
Ke aliaj estu edifaj per tio!





supren al la komenco de la paĝo