Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de novembro 2022    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono,
kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo,
kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!

Jes 5,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ni ĉiuj devos elmontriĝi
antaŭ la tribunala seĝo de Kristo.

el 2 Kor 5,10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Jen la Eternulo aŭdigas ĝis la fino de la tero:
Diru al la filino de Cion: Jen venas via Savanto.

el Jes 62,11



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro, konsolu la malsanulojn kaj tiujn, kiuj hodiaŭ mortos.
Estu kun ili en la valo de la morto kaj konduku ilin en la eternan vivon.
Restu kun la orfoj kaj la aliaj malĝojaj postrestantoj.





supren al la komenco de la paĝo